Mezmalaltgermana lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La mezmalaltgermana lingvo aŭ mezepoka platgermana lingvo (germane mittelniederdeutsch, mallongigo ISO 639-3 "gml" de la angla termino "German Middle Low") estas evolua stadio de la malaltgermana aŭ platgermana lingvo kaj evoluis el la malnovmalaltgermana aŭ malnovsaksa lingvo dum la mezepoko. Skribaj dokumentoj ekzistas ekde la unua duono de la 13-a jarcento (pli ekzakte ekde inter la jaroj 1225 kaj 1234.
Mezmalaltgermana lingvo | |
Sassisch Dǖdisch Nedderlendisch Ôstersch | |
historia lingvo | |
---|---|
platgermana lingvo | |
Skribo | latina |
Reguligita de | [[]] |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | gml |
ISO 639-3 | gml |
Glottolog | midd1318 |
Angla nomo | Middle Low German |
Franca nomo | moyen bas allemand |
En malvasta senco la lingvo ampleksas nordan Germanion kaj la nordorienton de la nuntempa Nederlando, oriente de rivero IJssel. Laŭ vasta kaj malpli ekzakta senco ĝi ankaŭ inkluzivas la pli okcidentan teritorion de la meznederlanda lingvo, do ankaŭ la okcidenton de la nuntempa Nederlando kaj Flandrion.
La iom ampleksaj verkoj pri la mezmalaltgermana lingvo nur traktas ĝin laŭ la supre skizita malvasta senco.[1]