Mohamedo bin Raŝid Al Maktum
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝejĥo Mohamedo bin Raŝid Al Maktum (en araba: محمد بن راشد آل مكتوم; Muḥammad bin Rāŝid Āl Maktūm; naskiĝinta la 15an de julio 1949) estas la vicprezidento kaj ĉefministro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), kaj reganto de la Emirlando Dubajo.[1] De sia ascendo en 2006, post la morto de sia frato Ŝejĥo Maktum bin Raŝid Al Maktum, li entreprenis reformojn en la registaro de UAE, starte per la UAE Federala Registara Strategio en aprilo 2007. En 2010 li lanĉis la rigardon al UAE de 2021 kun la celo fari de UAE 'unu el la plej bonaj landoj en la mondo' ĉirkaŭ 2021.[2]
Mohamedo bin Raŝid Al Maktum | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
محمد بن راشد آل مكتوم | |||||
Naskiĝo | 15-an de julio 1949 (1949-07-15) (74-jaraĝa) en Dubajo | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | araba • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj vd | ||||
Alma mater | Mons Officer Cadet School vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Āl Maktūm • House of Al-Falasi vd | ||||
Patro | Raŝid bin Sa'id Al Maktum vd | ||||
Gefratoj | Maktoum bin Rashid Al Maktoum • Hamdan bin Raŝid Al Maktum • Ahmed bin Rashid Al Maktoum vd | ||||
Edz(in)o | Hind bint Maktoum bin Juma Al-Maktoum • Princess Haya bint Al-Hussein of Jordan • Houria Ahmed Lamara vd | ||||
Infanoj | Shaikha bint Mohammed bin Rashed Al Maktoum • Manal bint Mohammed bin Rashid Al Maktoum • Hamdan bin Mohammed Al Maktoum • Rashid bin Mohammed Al Maktoum • Maktoum bin Mohammed Bin Rashid Al Maktoum • Maitha bint Mohammed bin Rashid Al Maktoum • Latifa bint Muhammad Al Maktum • Shamsa Al Maktoum • Maryam bint Mohammed bin Rashid Al Maktoum • Majid bin Mohammed bin Rashid Al Maktoum • Ahmed bin Mohammed Al Maktoum vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • entreprenisto • poeto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas responsa pri la kresko de Dubajo al mondurbo,[3] same kiel pri la lanĉo de multaj gravaj enterprenoj kiel Emirates Airlines, DP World, kaj Jumeirah Grupo. Multaj el tiuj estas posedoj de Dubai Holding, nome kompanio kun mult-diversigita negocaro kaj investado. La Ŝejĥo Mohamedo superrigardis la disvolvigon de multaj projektoj en Dubajo kiel la kreado de teknologia parko kaj de libera ekonomia zono, nome la Dubaja Interreturbo, de la Dubaja Komunikurbo, de la Dubaja Internacia Financa Centro, de la Palm-insuloj kaj de la Hotelo Araba turo. Li estris ankaŭ la konstruadon de Burĝ Ĥalifa, nome la plej alta konstruaĵoj en la mondo.[4]