Monda heredaĵo en Armenio
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Armenio estas lando kun tre riĉa heredaĵo videbla en la tuta lando ĉefe konsistanta el monaĥejoj, arkeologiejoj kaj kulturaĵoj kiel tradiciaj muzikiloj, dancoj kaj kantoj. Kvankam nuntempe ĝi nur havas 3 enlistigitajn kiel Monda heredaĵo de UNESKO, ĝi havas liston de multaj aliaj kiuj kandidatiĝas por venonta eniro. Inter ili troviĝas la pagana templo Garni el la 1-a jarcento, la tombejo Noraduz el ĥaĉkaroj, la monaĥejo Ĥor-Virapo el la 4-a jc., la Monaĥejo Sevanavank ĉe la lago Sevan, Noravank el la 12-a jc., la ruinoj de la fortikaĵo Amberd inter aliaj.
Pliaj informoj Tipo, Jaro ...
Tipo | Jaro | Nomo | Loko | Bildo |
---|---|---|---|---|
Kulturaĵo | 1996, 2005 | Monaĥejoj Haghpat kaj Sanahin | Lori | |
Kulturaĵo | 2000 | Katedralo kaj preĝejoj de Eĉmiadzin kaj arkeologia ensemblo Zvartnoco | Armaviro (provinco) | |
Kulturaĵo | 2000 | Monaĥejo Geghard kaj la Valo Azat | Kotajko/Ararat | |
Fermi