Montoj de Béjar
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Montoj de Béjar [BEĥar], en hispana sierra de Béjar, estas montaro nordorient-sudokcidenta apartenanta al la Centra Sistemo, en Iberio.
Montoj de Béjar | |||
---|---|---|---|
mountain chain • montara sistemo | |||
supermara alteco |
2 428 m | ||
Geografia situo | 40° 19′ N, 5° 44′ U (mapo)40.308708333333-5.7310861111111 f4 | ||
| |||
La Montoj de Béjar, kiu formas parton de la Centra Sistemo,[1] estas konsiderata kiel la plej okcidenta sektoro de la sierra de Gredos.[2] Ĝi estas inter la hispanaj provincoj Salamanko, Avilo kaj Cáceres.[3][4]
En ĝi abundas granito, granodiorito kaj migmatito.[1] Ĝia plej alta pinto estas Canchal de la Ceja (2428 m s. m.)[1] kaj en ties flanko estas la skiejo La Covatilla.[5] En la orienta deklivaro estas la lagetoj de Trampal kaj de la Duko. Ĝi estas separa bariero inter la valoj de la riveroj Jerte kaj Aravalle —oriente, en la provincoj Avilo kaj Cáceres— kaj la nomita «Corredor de Béjar», okcidente, en la provinco Salamanko.[6]
Ĝi estas formata de aliaj subsistemoj kiel la sierra de Candelario, La Covatilla kaj el masivo de Vallejera, Sierra del Carrascal en Medinilla (Ávila), La Hoya kaj El Tejado. Estas du geodezaj vertoj, unu sur Calvitero kaj alia en Cabeza Gorda.