Nacia Biblioteko de Pollando
nacia biblioteko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Biblioteko de Pollando (pole Biblioteka Narodowa) estas la centra biblioteko de Pollando, nacia kulturinstitucio fondita en 1928. Ekde la komenco ĝi troviĝas en Varsovio. Ekde 2007 ĝia direktoro estas d-ro Tomasz Makowski.
Nacia Biblioteko de Pollando | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia biblioteko • publika biblioteko • esplora biblioteko | |||||
Komenco | 1-a de marto 1928 vd | ||||
Antaŭe | Załuski Library vd | ||||
Geografia situo | 52° 12′ 50″ N, 21° 0′ 12″ O (mapo)52.2138888921.00333333 | ||||
Lando(j) | Pollando vd | ||||
Sidejo | Main building of the National Library in Warsaw | ||||
Situo | Varsovio | ||||
| |||||
Ĉefestro(j) | Tomasz Makowski vd | ||||
Membro de | IIIF Consortium • Konferenco de Eŭropaj Naciaj Bibliotekoj • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio vd | ||||
| |||||
Notoj | Tuta stoko: pli ol 8 500 000 unuoj | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La biblioteko kolektas librojn, gazetojn, elektronikajn kaj aŭdvidajn publikaĵojn kiuj aperis en Pollando, same kiel la eksterlandajn polaĵojn. Ĝi estas la plej grava esplora biblioteko, la ĉefa arkivo de pollingva verkado kaj la ŝtata centro de bibliografia informado pri libroj. Ĝi ludas gravan rolon ankaŭ kiel esplora institucio kaj estas grava metodologia centro por aliaj bibliotekoj en Pollando. Ĝi eldonas sciencajn periodaĵojn: Polish Libraries (Polaj Bibliotekoj, en la angla), Rocznik Biblioteki Narodowej (Jarlibro de la Nacia Biblioteko) kaj Notes Konserwatorski (Konservista Notlibro).
La Nacia Biblioteko havas la plej grandan kolekton en Pollando. Inter pli ol 8,5 milionoj da bibliotekaj unuoj (libroj, periodaĵoj, manuskriptoj, elektronikaj dokumentoj, mapoj ktp) troviĝas 160 000 volumoj de libroj eldonitaj antaŭ la jaro 1801. Ĝi ricevas du ekzemplerojn de ĉiu libro publikigita en Pollando kiel laŭleĝan deponon (unu ekzempleron, se la eldonkvanto estas sub 100). Krom ĝi, ankaŭ la Jagelona Biblioteko en Krakovo havas la statuson de nacia biblioteko.
Granda parto de la kolekto estas rete disponigita en la sistemo POLONA, kiu estas unu el la plej modernaj ciferecaj bibliotekoj en la mondo. Ĝi enhavas ankaŭ materialojn el aliaj institucioj kaj la reta kolekto kreskas averaĝe per 2000 novaj dokumentoj ĉiutage[1]. En la jaroj 2017–2019 la Nacia kaj Jagelona Bibliotekoj kontribuis al ĝi per ankoraŭ unu miliono da nove skanitaj materialoj, kadre de la komuna projekto "Patrimonium"[2].