Nacia Konsilio de Namibio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Konsilio (angle National Council) estas la unua ĉambro de la parlamento de la Respubliko Namibio. La Nacia Asembleo de Namibio konsistigas la duan ĉambron.
Rapidaj faktoj supera ĉambro, Komenco ...
Nacia Konsilio de Namibio | |||||
---|---|---|---|---|---|
supera ĉambro | |||||
Komenco | 23-a de februaro 1993 vd | ||||
Lando(j) | Namibio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
Laŭ la namibia konstitucio de marto 1990 la Nacia Konsilio de Namibio havas politike konsilan funkcion kaj konsistas el 26 deputitoj, po du el la 13 regionaj konsilioj de la ŝtato.
Rezultoj de la lastaj parlamentaj balotoj kaj disdivido de la seĝoj en la Nacia Konsilio:
Pliaj informoj Partio, Seĝoj 1992 ...
Partio | Seĝoj 1992 | Seĝoj 1998 | Seĝoj 2004 |
---|---|---|---|
SWAPO | 19 | 21 | 24 |
Demokratia Gimnastikeja Alianco (DTA) | 6 | 4 | 1 |
Unuiĝinta Demokratia Fronto (UDF) | 1 | 1 | 1 |
26 | 26 | 26 |
Fermi
Nacia Asembleo kaj Nacia Konsilio havas sian sidejon en la nacia ĉefurbo Vindhuko kaj kunvenas en la tiel nomata "palaco de inko".