Nacia Parko Darieno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Parko Darieno (en hispana Parque Nacional Darién) estas monda heredaĵo de Unesko en Panamo. Ĝi estas ĉirkaŭ 325 kilometrojn el Panamurbo, kaj estas la plej etenda el ĉiuj naciaj parkoj de Panamo kaj estas unu el plej gravaj mondaj heredaĵoj en Centrameriko.
Nacia Parko Darieno | ||
---|---|---|
nacia parko [+] | ||
Koordinatoj | 7° 44′ 10″ N, 77° 32′ 50″ U (mapo)7.73611111-77.54722222 [+] | |
Akvokolektejo | 5 970 km² (597 000 ha) [+] | |
Areo | 5 970 km² (597 000 ha) [+] | |
|
||
Nacia Parko Darieno | ||
Vikimedia Komunejo: Darién National Park [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia Parko Darieno estas natura ponto inter la du kontinentoj.[1]
En 1972 areo de 700,000 ha (7,000 km²) iĝis parto de la Protektita Arbaro Alto Darién. En 1980 la areo estis deklarita Nacia Parko. En 1983 areo de 859,333 (8,593.33 km²) iĝis biosfera rezervejo de UNESKO.[2][3] La parko kovras 5,790 km².[4]
Ĝi situantas en plej suda Panamo en la provinco Darieno kaj ties sudaj limoj etendas laŭlonge de 90% el la landlimo inter Panamo kaj Kolombio. Ĝi kuŝas inter Serranía del Darién, kiu paralelas ĉe la marbordoj de Kariba Maro 16 km nordoriente, kaj de Pacifika Oceano. Ĝi estas apuda al la Nacia Parko Los Katíos en Kolombio.[2]