Nagajbakoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nagajbakoj (tatare нагайбәкләр) estas etna-religia grupo[1] de tataroj (kreŝenoj), loĝanta plejparte en Nagajbaka distrikto kaj Ĉebarkula distrikto de Ĉelabinska provinco. Ilia lingvo estas dialekto de tatara lingvo. Kredantoj estas ortodoksaj kristanoj. Laŭ la rusa leĝaro oficiala nagajbakoj estas malgranda indiĝena popolo de la Rusa Federacio[2]. La nombro laŭ popolnombrado de la jaro 2002 estas 9600 homoj (en Ĉelabinska provinco 9100), laŭ popolnombrado de la jaro 2010 estas 8148 homoj. En la Rusia Imperio nagajbakoj estis parto de la orenburgaj kozakoj. La centro de nagajbakoj estas vilaĝo Ferŝampenuazo (centro de Nagajbaka distrikto).
Rapidaj faktoj etno, Altaja lingvaro • Tjurkaj popoloj ...
Nagajbakoj | |
---|---|
etno | |
Altaja lingvaro • Tjurkaj popoloj | |
Suma populacio | |
5 719 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Nagaibak dialect • rusa lingvo • Kryashen | |
Religio | |
ortodoksismo | |
Fermi