Niebuszewo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Niebuszewo (esperante Niebuŝevo, germane Zabelsdorf) estas municipa setlejo en la urbo Szczecin, Pollando. Ĝi situas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Odro, norde de la malnova parto kaj la moderna parto de la urbo. Ĝi estas parto de la kvartalo Północ. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 7-an lokon en la urbo kaj la 1-an lokon en la kvartalo; la 12-an de julio 2015 ĝi havis 17 548 loĝantojn[1]. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin.
Tiu artikolo priskribas setlejon. Vidu ankaŭ: Szczecin Niebuszewo - fervoja stacidomo en Szczecin. |
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Niebuŝevo | |
pole: Niebuszewo | |
setlejo | |
Setlejo de Pomeraj Dukoj | |
Oficiala nomo: Niebuszewo | |
Lando | Pollando |
---|---|
Regiono | Okcidentpomeria Provinco |
Distrikto | Północ |
Parto de | Szczecin |
Tipo de parto | Setlejo |
Situo | Niebuszewo |
- koordinatoj | 53° 27′ 17.28″ N 14° 33′ 25.20″ O (mapo) |
Loĝantaro | 17 548 (12.07.2015) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Niebuszewo enkadre de Pollando
| |
Vikimedia Komunejo: Niebuszewo (Szczecin) | |
Retpaĝo: niebuszewo.szczecin.pl | |
Fermi
Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Warszewo kaj Żelechowa (norde), Drzetowo-Grabowo (oriente), Niebuszewo-Bolinko (sude) kaj Arkońskie-Niemierzyn (okcidente).