Odrisia regno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Odrisia regno; en Antikva greka: Βασίλειον Ὀδρυσῶν; en Latino: Regnum Odrysium) estis ŝtata unio de ĉirkaŭ 40 Trakaj triboj[1] kaj 22 regnoj[2] kiuj ekzistis inter la 5-a jarcento a.K. kaj la 1-a jarcento p.K. Ĝi konsistis ĉefe el nuntempa Bulgario, etende al partoj de Sudorienta Rumanio (Norda Dobruĝo), partoj de Norda Grekio kaj partoj de nuntempa Eŭropa Turkio.
Odrisia regno | |||||||||
| |||||||||
historia lando • reĝlando • konfederacio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Seuthopolis | ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Thracian | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Oni sugestis ke la regno ne havis ĉefurbon. Anstataŭe, la reĝoj eble povis translokiĝi inter rezidejoj.[3] Ĉefurbo estis Odriso (ŝajne Uskudama, nuntempa Edirne),[4] kiel aperas surskribite sur moneroj. Alia reĝa rezidejo ŝajne estis konstruita de Kotis la 1-a (383-358 a.K.) en la vilaĝo Starosel, dum en 315 a.K. Seŭtopolo estis konstruita kiel ĉefurbo.[5] Alia frua ĉefurbo estas Vize.[6] La regno disrompiĝis kaj Kabile estis kun-ĉefurbo ĉirkaŭ la fino de la 4a jarcento a.K.[7]