Oksiurenoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Oksiurenoj aŭ Oxyurinae estas subfamilio de la familio de birdoj kiu enhavas la anasojn, anserojn kaj cignojn nome Anasedoj. Ĝi estis celo de konsiderinda debato pri sia valideco kaj enhavo. Plej membroj havas longajn rektajn vostoplumoj kiuj leviĝas kiam la birdo ripozas (kio estas tialo por populara nomo rektavostaj anasoj), kaj relative grandajn ŝvelajn bekojn bluecajn. Kvankam ties rilataro ankoraŭ estas enigma, ili ŝajne estas pli proksimaj al la cignoj kaj al la veraj anseroj ol al la tipaj anasoj. La plej granda diverseco troviĝas en pli varmaj partoj de Ameriko, sed almenaŭ unu specio loĝas en pleja parto de la mondo.
Oksiurenoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blubeka anaso (Oxyura australis) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||||
Oxyura | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ties formo similas al fluantakvaj merganasoj, ĉefe dum movado sur seka tero. Ties kruroj estas tre malantaŭaj, kio faras ilin malelegantaj piedirantoj, tiele ili rare foriras el akvo. Dumripoze la vostoj ege elstaras kaj surakve ili ofte naĝas tre enakve. Ties eksterordinaraj ceremoniaj memmontradoj inkludas tamburajn bruojn el ŝveleblaj gorĝosakoj, kaposkuadon kaj starigon de mallonga kresto. Plej specioj memmontras sole per tre prilaborata kaj pekuliara memmontrado, sed la Lobanasoj ariĝas ĉe masklejoj kaj havas pli limigitan ceremonion.