Olympic Valley
From Wikipedia, the free encyclopedia
Olympic Valley estas komunumo en la Kantono Placer, Kalifornio, Usono, nordokcidente de Tahoe City laŭlonge de la ŝoseo California State Highway 89 sur la bordoj de la rivero Truckee proksime al la Lago Tahoe. Ĝi estas hejmo de la skiejo Palisades Tahoe (iam Squaw Valley Ski Resort), loko de la Vintra Olimpiko 1960. Olympic Valley estas la plej malgranda skiejo kiu estis gastiganto de Vintra Olimpiko.[1] Ekde la fino de 2021 la loko ricevis novan nomon, Pallisades Tahoe, ĉar en Usono nuntempe la vorto squaw por indiĝena virino sonas pejorative, malŝatige kaj ofende.
Rapidaj faktoj nekorporaciiĝinta setlejo, Administrado ...
Olympic Valley | |||
---|---|---|---|
nekorporaciiĝinta setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 96146 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 564 (2020) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 12′ N, 120° 14′ U (mapo)39.196111111111-120.23361111111 [+] | ||
Alto | 1 890 m [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Olympic Valley, California [+] | |||
Fermi