Panoramo pri Racławice
pentraĵo de Wojciech Kossak / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Panoramo pri Racławice [racŭavice] (pole: Panorama Racławicka) estas grandega (15 × 120 metrojn) panorama pentraĵo montranta la batalon de Racławice, dum la insurekcio de Kościuszko. Ĝi nun estas en Vroclavo, Pollando. La pentraĵo estas unu el nur malmultaj konservitaj ekzemploj de tiu ĝenro de populara kulturo de la 19a jarcento, kaj la plej malnova en Pollando. La panoramo staras en cirklo kun la vidanto en la mezo. Ĝi prezentas diversajn sinsekvajn scenojn de la batalo. Lerta perspektivo kaj aldonaj efektoj (lumigado, artefarita tereno) kreas senton de realo.