Pariza klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj en 2015
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pariza klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj en 2015, CP 21 aŭ COP 21 estis la 21-a klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu okazis en Le Bourget proksime de Parizo centre de Francio, celis novan klimatan konsenton kaj daŭris ekde la 30-an de novembro ĝis la 12-an de decembro 2015 (iniciate ĝi daŭrus ĝis la 11-a de decembro). 195 landoj partoprenis en tiu klimata konferenco kaj 185 landoj promesis malpliigi siajn emisiojn de forcejaj gasoj.
Pariza klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj en 2015 | ||
---|---|---|
Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj | ||
Komenco | 30-a de novembro 2015 vd | |
Fino | 11-a de decembro 2015 vd | |
Antaŭe | Peruo: UN-klimatokulminkonferenco en Limo vd | |
Poste | 2016 United Nations Climate Change Conference vd | |
Geografia situo | 48° 56′ 37″ N, 2° 25′ 51″ O (mapo)48.943692.430768 | |
Lando(j) | Francio vd | |
| ||
Ĉefestro(j) | Laurent Fabius vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La tasko de la klimatkonferenco estis krei sekvanto de la Protokolo de Kioto, kiu finis en 2020 (origine en 2012, sed ĝi longiĝis en Doha). La nova klimata konsento devis establi celojn por post 2020. Gravaj aferoj estas la limo de varmiĝo (1,5 C aŭ 2 C), la preciza definicia limo por alsendado de karbona dioksido (malpli alsendado ol plantoj asimilas aŭ "forceja neŭtraleco", sume neniom da CO2-alsendado), la devoj de kreskantaj ekonomoj kiel la BRICS, klimat-rilata financo el la riĉaj landoj por la malriĉaj landoj, tempolimoj por revuoj de celoj kaj devoj kaj la respondeco por damaĝo pro klimata ŝanĝo.
La predizanto de la konferenco estis la franca ministro pri eksteraj aferoj Laurent Fabius. Aliaj gravaj personoj por la registrado de la konferenco estis Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-Moon, Ekzekutiva Sekretario de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo (angle: UNFCCC; france: CCUNCC) Christiana Figueres kaj la franca prezidento François Hollande.