François Hollande
24-a prezidento de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
François Gérard Georges Nicolas HOLLANDE (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1954 en Rueno, Seine-Maritime), estas franca politikisto, elektita kiel Prezidanto de la Franca Respubliko en 2012. De 1997 al 2008, li estis unua sekretario de la Socialista Partio. Li estas ankaŭ deputito de la franca departemento de Corrèze kaj urbestro de Tulle.
François Hollande | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
François Hollande | |||||
Naskonomo | François Gérard Georges Nicolas Hollande | ||||
Naskiĝo | la 12-an de aŭgusto 1954(nun 1954-08-12) (69‑jara) en Rueno, Seine-Inférieure, Francio | ||||
Religio | katolikismo • agnostikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Palaco Elizeo vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Université Panthéon-Assas HEC Paris IEP de Paris ENA | ||||
Partio | Socialisma partio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Georges Hollande vd | ||||
Patrino | Nicole Tribert vd | ||||
Gefratoj | Philippe Hollande vd | ||||
Edz(in)o | Ségolène Royal (1978–2007) Valérie Trierweiler (2007–2014) | ||||
Amkunulo | Ségolène Royal • Valérie Trierweiler • Julie Gayet vd | ||||
Infanoj | Julien Hollande • Flora Hollande • Thomas Hollande • Clémence Hollande vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto • magistrato • advokato • oficisto • politikisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Strasburgo • Bruselo • Palaco Elizeo • Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
24-a prezidanto de la Franca Respubliko | |||||
Dum | 15-a de majo 2012 – 14-a de majo 2017 | ||||
Antaŭulo | Nicolas Sarkozy | ||||
Sekvanto | Emmanuel Macron | ||||
Prezidanto de la departementa Konsilio de Corrèze | |||||
Dum | 20-a de marto 2008 – 11-a de majo 2012 | ||||
Antaŭulo | Jean-Pierre Dupont | ||||
Sekvanto | Gérard Bonnet | ||||
Urbestro de Tulle | |||||
Dum | 19-a de marto 2001 – 17-a de marto 2008 | ||||
Sekvanto | Bernard Combes | ||||
Ĉefseketrario de la Socialisma Partio | |||||
Dum | 27-a de novembro 1997 – 26-a de novembro 2008 | ||||
Sekvanto | Martine Aubry | ||||
Deputito de la 1-a deputita distrikto de Corrèze | |||||
Dum | 12-a de junio 1997 – 14-a de majo 2012 | ||||
Sekvanto | Sophie Dessus | ||||
Deputito de la 1-a deputita distrikto de Corrèze | |||||
Dum | 23-a de junio 1988 – 1-a de aprilo 1993 | ||||
Sekvanto | Raymond-Max Aubert | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estas diplomita de "École des Hautes Études Commerciales" (HEC Paris),[1] "Institut d'Études Politiques de Paris" (Sciences-Po) kaj "École nationale d'administration" (ENA), kaj lia antaŭa profesio estis revizoro ĉe Revizora Kortumo ("Cour des Comptes").
En 2004, li alprenis la pozicion de 'jes' en la franca referendumo pri la Eŭropa Konstitucio, tiel opoziciante al la numero du de la partio, Laurent Fabius. Hollande organizis internan voĉdonon pri la pozicio de la partio la 1-an de decembro, en kiu reprezentantoj voĉdonis je 59% por 'jes', tamen la konstitucio estis fine malaprobita de la franca popolo en majo 2005.
Lia kunulino Ségolène Royal estis la antaŭa kandidato al la prezidanta baloto. Ili kune havas kvar gefilojn - Thomas (1984), Clémence (1985), Julien (1987) kaj Flora (1992). En junio 2007, unu monaton post la Prezidanta baloto de 2007 en Francio, la paro anoncis ke ili disiĝas.[2]
Nelonge post la sciigo de lia disiĝo disde Ségolène Royal, la franca retejo lepolitique.com publikigis detalojn pri la rilato inter Hollande kaj la franca ĵurnalistino Valérie Trierweiler. Multaj konsideris tion kiel trarompon de la strikta sinteno al la privata vivo de francaj politikistoj. En novembro 2007, Valérie Trierweiler malkaŝe diskutis pri sia rilato kun Hollande en intervjuo aperinta en la semajna magazino Télé 7 Jours.