Ségolène Royal
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marie-Ségolène ROYAL [maʁi segͻlɛn ʁwajal] (pli konata kiel Ségolène Royal) estas grava franca politikistino kaj membro de la Socialista Partio.
Ségolène Royal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ségolène Royal | |||||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1953 (1953-09-22) (70-jaraĝa) en Ouakam | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Nacia Lernejo pri Administrado (1978–1980) Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo Universitato Nancio 2 Universitato de Loreno vd | ||||
Partio | Socialista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Jacques Royal (en) vd | ||||
Patrino | Hélène Dehaye (en) vd | ||||
Amkunulo | François Hollande (1978–2007) vd | ||||
Infanoj | Julien Hollande (en) , Thomas Hollande (en) , Flora Hollande (en) , Clémence Hollande vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Marie-Ségolène Royal naskiĝis, en 1953, en Dakaro (Senegalo) kaj estas filino de Jacques Royal, subkolonelo de marista artilerio, kaj de Marie-Thérède Carage.
Fininte sian unuan sekundaran ciklon en Charmes (Vogezoj) kaj Nancio, Marie-Ségolène Royal eniris la privatan mezlernejon Notre-Dame de Epinalo, kie ŝi akiris abiturienton B en 1971.
Ŝia amkunulo estis la unua sekretario de la socialista partio, François Hollande [Fransŭa Oland]. Ili kune havis kvar gefilojn : Thomas [Toma] (1984), Clémence [Klemãs] (1985), Julien [Ĵüljen] (1987) kaj Flora [Flora] (1992). La paro Ségolène Royal kaj François Hollande oficiale anoncis sian disiĝon la 17-an de junio 2007.
De 1988, ŝi estas deputito en la departemento Deux-Sèvres, kaj prezidentiĝis en 2004 de la regiona konsilio de Puatuo-Ĉarentoj.
Ŝia amkunulo estis la unua sekretario de la socialista partio, François Hollande [Fransŭa Oland]. Ili kune havis kvar gefilojn : Thomas [Toma] (1984), Clémence [Klemãs] (1985), Julien [Ĵüljen] (1987) kaj Flora [Flora] (1992). La paro Ségolène Royal kaj François Hollande oficiale anoncis sian disiĝon la 17-an de junio 2007.
En januaro 2006, anstataŭ memorfesti la 10-an morttagon de la iama socialista prezidento François Mitterrand [Fransŭa Miteran], ŝi preferis translimeniri kaj subteni la kandidatiĝon de Michelle Bachelet [Miŝel Baŝle], en Ĉilio. Ankaŭ ŝia vojaĝo al Italio, por kontraŭi la prezidentiĝon de Silvio Berlusconi [Silvjo Berluskoni] kun la italaj socialistoj, kaj ŝia vizito en Usono, kie ŝi renkontis Hillary Clinton kaj Condoleezza Rice, emfazas la internacian amplekson kiun ŝi ambicias. En la politika franca pejzaĝo, ŝi enpersonigas renoviĝon kaj sendube impulsos la francan socialistan partion, kiu malfortiĝis de la prezidanta baloto de 2002. Ŝi estis la unua virino vere prezidentebla en Francio.
Ekde la 2-a de aprilo 2014 ŝi estas la ministro pri ekologio, daŭripova disvolviĝo kaj energio en la registaro de Manuel Valls.