Parko Thabor
From Wikipedia, the free encyclopedia
La parko Thabor aŭ Thabor, situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en Israelo, monto Tabor.
Parko Thabor | ||
---|---|---|
Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. | ||
urba parko | ||
Situo | ||
Plano de la parko Thabor. | ||
Geografia situo | 48° 6′ 51″ N, 1° 40′ 12″ U (mapo)48.11416667-1.67 | |
Lando(j) | Francio | |
Urbo | Rennes | |
Urboparto | Thabor - Saint Hélier | |
Geografio | ||
Alteco | 56 m | |
Areo | 10 ha | |
Trajtoj | ||
Kreo | 18a jarcento | |
Tipo | Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. | |
Specioj | Pli ol 3 000 malsamaj specioj. | |
Interreta ligilo | Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes | |
Depost ĝia privata origino, legomĝardeno kaj plezurĝardeno de la monaĥoj de Sankta-Meleno, abatejo longtempe ekster la remparoj de la urbo, la parko fariĝis, per sinsekvaj disvolvoj kaj pligrandigoj, unu inter la plej emblemaj lokoj de la urbo kaj la plej ŝatataj. Simpla loko por publika promenado antaŭ la franca Revolucio, pliriĉigita de botanika ĝardeno poste, la parko estis plivalorigita inter 1866 kaj 1868 per la aldonoj de Denis Bühler per la aranĝado de diversaj lokeroj en la kava herbobedo, la « infero », la francastila ĝardeno kaj la anglastila ĝardeno. Komence de la 20-a jc, la suda parto de la parko, nomata « les Catherinettes », estis aranĝita etende de la anglastila ĝardeno.
La parko Thabor estas klasita prestiĝa ĝardeno de unua tipo fare de la urbo Rennes, ĝi profitas de grava prizorgado por respondi al la kriterioj de tre strukturita ĝardeno kun flora ornamado malsimpla kaj varia en la specioj laŭ la sezonoj kaj laŭ la atendoj de la kutimaj vizitantoj kaj turistoj.