Petrus Musandinus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Petro de Muzando (1120-1194) estis itala kuracisto kaj profesoro en la Medicina Lernejo de Salerno, aŭtoro de pluraj verkoj pri la dietoj de la malsanularo, profesoro de Maŭro de Salerno (1130-1214) kaj Egidio de Korbejo (1140-1224), kiu eĉ rekomendis en siaj tekstoj la kokido-supon por la resaniĝo de la malsanuloj.
Musandinus de Salerno (1120-1194) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1120 | |
Morto | 1194 en Salerno, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Medicina Lernejo de Salerno | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En siaj lecionoj en la fakultato Petro kutime uzis la kompendion de lia majstro Bartolomeo de Salerno titolita "Practica medicinae", kiu dividiĝis en du partoj: la unua estis traktaĵo pri medicino kaj ties agado; la dua parto diskutis pri malsanoj kaj ĝiaj terapioj kaj siavice dividiĝis en du aliaj sekcioj: "universala" aŭ pri malsanoj de la tuta korpo (febroj, sekvata de aliaj malsanoj tiaj kiaj lepro, iktero, ktp) kaj apartaj malsanoj al malsamaj membroj de la korpo, en la ordo de la kapo ĝis la piedfingro.[1]