Pico Ruivo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pico Ruivo (montopinto flavruĝa aŭ rufa), en la municipo Santana, en Insulo Madejro, Portugalio, estas kun 1862 metroj de alto, la tria plej alta monto de Portugalio (post la Ponta do Pico, en Azoroj, kaj de Serra da Estrela, en Kontinenta Portugalio), kaj la plej alta de la insularo Madejro.
Rapidaj faktoj monto ...
Pico Ruivo | |||
---|---|---|---|
Pico Ruivo | |||
monto | |||
Alteco | 1 862 m | ||
Situo | Madejro, Portugalio | ||
Geografia situo | 32° 46′ N, 16° 57′ U (mapo)32.758733333333-16.942255555556 f4 | ||
| |||
Speco | Vulkana konuso | ||
Fermi
Ĝis antaŭ nelonge, ties deklivoj estis uzataj por bredado de kaproj, ŝafoj kaj bovoj. Jam pro naturkonservaj klopodoj (kaj ĉefe de la Freira kaj de la vegetalaj komunumoj de alteco), tiu praktiko estis malpermesita, kaj nun la tuta areo estas rekuperanta sian iaman naturon.