Pri la celo de la konstruaĵo ekzistas diversaj teorioj el diversaj sciencaj fakoj. Laŭ egiptologio la granda piramido estis verŝajne tombejo de la egipta faraonoĤufu (multe pli konata per sia greka nomo, Keopso), kiu regis dum la 4-a dinastio -2620 ĝxis -2580. En la greka klasiko la piramido nomiĝis ἡ μεγάλη Πύραμις τοῦ Хέοπος (hê megálê Pýramis tou Chéopos, "la granda piramido de Keopso") aŭ αἱ Πυράμιδες Αἰγυπτίαι (hai Pyrámides Aigyptíai, "la egiptaj piramidoj"), latinePyramides Aegyptiae aŭ Magna Pyramis Cheopis.