Pumelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pumelo estas komerca nomo de diversaj kultivaroj de citruso (Citrus), kies pampelmusa heredaparto estas pli granda ol tiu de grapfrukto. La frukto ekestis ĉ. la jaro 1970 en Israelo pere de kruciĝo de pampelmusujo (Citrus maxima, sin.C. grandis) kaj grapfruktujo (Citrus paradisi).[1] Ĝi estis kultivata en Israelo kaj Sudafriko.[2] la angla pomelo, pummelo aŭ shaddock signifas pampelmuso, en la franca pampelmousse signifas grapfrukto aŭ pampelmuso. En la hispana kaj en la portugala pomelo staras por grapfrukto kaj toranja (toranĵa) por pampelmuso kaj por pumelo. En la Proksima Oriento , precipe en Levantenio, la frukto ankaŭ estas konata sub la nomoj Bomali aŭ Pomaly (arabe بومَلي).