Ray Bradbury
usona verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ray Douglas BRADBURY (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1920 en Waukegan, Ilinojo; translokiĝis plurfoje kaj ekde 1934 loĝis en Los Angeles; mortis la 5-an de junio 2012[1]) estis usona verkisto. Famaj estas antaŭ ĉio liaj socikritikaj, pesimismaj sciencfikciaj romanoj kaj rakontoj. Krome li verkis dramojn, poemojn kaj filmscenarojn (ekzemple Moby Dick de John Huston en 1956 kaj King of Kings de Nicholas Ray en 1961), kaj eseojn pri arto kaj kulturo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Ray Bradbury | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ray Douglas Bradbury | |||||
Naskonomo | Raymond Douglas Bradbury | ||||
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1920 (1920-08-22) en Waukegan | ||||
Morto | 5-an de junio 2012 (2012-06-05) (91-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Tombo | Westwood Village Memorial Park Cemetery vd | ||||
Religio | Unitaria Universalismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Waukegan vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Los-Anĝelesa Liceo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Leonard Spaulding Bradbury, Sr. vd | ||||
Edz(in)o | Marguerite Bradbury vd | ||||
Infanoj | Bettina F. Bradbury vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Elliott, William vd | ||||
Okupo | verkisto • scenaristo • poeto • prozisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • dramaturgo vd | ||||
Aktiva dum | 1938–2012 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | 451 Farenhejtaj Gradoj ❦ Something Wicked This Way Comes ❦ The Illustrated Man ❦ The Martian Chronicles ❦ I Sing the Body Electric vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
B. vendis siajn unuajn rakontojn komence de la 1940-aj jaroj al tiel nomataj pulp magazines, gazetoj presigitaj sur malbonkvalita papero.
La nomo de B. estis donita al la asteroido (9766) Bradbury, kaj la kratero "Dandelion Crater" sur la Luno ricevis sian nomon pro lia romano Dandelion Wine.