Rishi Sunak
brita politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rishi SUNAK (naskiĝis la 12-an de majo 1980(nun 1980-05-12)) estas brita politikisto. En februaro 2020, li fariĝis "kanceliero de la trezorejo" (financministro de Britio).[1] Li estas membro de la Konservativa Partio kaj estis parlamentano (MP) por Richmond (York) ekde la parlamenta balotado en 2015. Sunak eksiĝis kiel kanceliero de la trezorejo la 5-an de julio 2022 en protesto kontraŭ la registaro de Boris Johnson, kaŭzante registaran krizon.
Rishi Sunak | |||||
---|---|---|---|---|---|
brita politikisto | |||||
Persona informo | |||||
Rishi Sunak | |||||
Naskiĝo | 12-an de majo 1980 (1980-05-12) (43-jaraĝa) en Southampton | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Etno | britaj panĝabanoj vd | ||||
Lingvoj | angla • hindia • panĝaba vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato Stanford • Kolegio Lincoln • Stanford Graduate School of Business • Kolegio Winchester vd | ||||
Partio | Konservativa Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Yashvir Sunak vd | ||||
Patrino | Usha Sunak vd | ||||
Edz(in)o | Akshata Murty vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Parencoj | N. R. Narayana Murthy • Sudha Murthy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • financanalizisto vd | ||||
Laborkampo | politiko de Britujo • financoj vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ĉefministro de Britio | |||||
Dum | ekde okt 2022 | ||||
Antaŭulo | Liz Truss | ||||
Financministro de Britio | |||||
Dum | feb–jul 2022 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En julio 2022, Sunak sciigis sian kandidatecon por fariĝi estro de la Konservativa Partio en la partiestra elektado en 2022, sed perdis en la konkurenco kun Liz Truss. [2] Tamen post pli ol monato, la 25-an de oktobro 2022, li fariĝis la ĉefministro.
Li estas la unua ne-blankulo (panĝaba) kaj ne-kristana (hindua) ĉefministro (liaj gepatroj estas enmigrintoj (baratanoj de Afriko)).