Roald Amundsen
norvega polusa esploristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Roald Engelbregt Gravning AMUNDSEN /ˈɾuːɑl ˈɑmʉnsən/ (naskiĝis la 16-an de julio 1872, mortis ĉirkaŭ la 18-an de junio 1928) estis norvega polusa esploristo. Li estas plej konata ĉar estis la unua homo kiu atingis en Antarkto la Sudan Poluson, precize la 14-an de decembro 1911, kaj ĉar estis la unua homo kiu velveturis tra la tuta Nordokcidenta pasejo dum 1903-1906 en Arkto. En 1926, li estis la unua ekspediciestro de aera ekspedicio al la Norda Poluso. Amundsen estas agnoskita kiel la unua persono, sen disputo, kiu atingis ambaŭ polusojn.[1][2]
Roald Engelbregt Gravning Amundsen | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Roald Engelbregt Gravning Amundsen |
Dato de naskiĝo | 16-a de julio 1872 [#] |
Naskiĝloko | Borge [+] |
Dato de morto | 18-a de junio 1928 [#] |
Mortoloko | Arkta Oceano [+] |
Mortokialo | aviadila akcidento [+] |
Aĝo je morto | 55 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | esploristo |
Geografio | |
Ŝtato | Norvegio |
Familio | |
Frato | Leon Amundsen [+] |
Patro | Jens Amundsen [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | norvega lingvo [+] |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | 22 [+] - Fridtjof Nansen Award of Excellence, Mathematics-Natural sciences class - Knight Grand Cross of the Order of St. Olav - Hubbard Medal - Constantin Medal - Kavaliro de la Ordeno de Leopoldo - Vega Medal - Alexander von Humboldt Medal - Patron’s Medal - Kongresa Ormedalo - Grande Médaille d'Or des Explorations - Medal for Outstanding Civic Service - Medal of Merit in Gold with Crown - Polusa medalo - Charles P. Daly Medal - Medalla Plus Ultra - Medal for Aeronautical Valour - Livingstone Medal - South Pole Medal - Order of the Polar Star - Commander's Grand Cross - Grand Cross of the Order of Franz Joseph - Kavaliro de Honora Legio - Medal of Merit |
Portalo pri Homoj | |
En junio de 1928, dum li partoprenis en savomisio per aerŝipo Airship Italia, tiu aeraparato malaperis. Amundsen estis dum la Heroa epoko de antarkta esplorado inter ŝlosilaj ekspediciestroj, en la klaso de Douglas Mawson, Robert Falcon Scott, kaj Ernest Shackleton.