Rokhirako
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rokhirako (Procavia capensis) aŭ Kabo-klifmelo estas unu el la kvar vivantaj specioj de la ordo Hyracoidea (klifmeloj, hirakoj), kaj la nuraj vivantaj specioj en la genro Procavia. Kiel ĉiuj klifmeloj, ĝi estas mezgranda (4-kg) surtere loĝanta mamulo, supraĵe simila al kobajo, kun mallongaj oreloj kaj vosto. La plej proksimaj vivantaj parencoj al klifmeloj estas la nuntempaj elefantoj kaj manatoj. La Rokhirako troviĝas en tuta Afriko kaj Proksima Oriento, en vivejoj kun rokfendetoj por eskapi predantojn. Klifmeloj tipe vivas en grupoj de 10-80 bestoj, kaj manĝas kiel grupo. Ilia plej frapa konduto estas la uzo de gardostarantoj: unu aŭ pluraj bestoj poziciiĝas en panoramejo kaj alarmkrias se alproksimiĝas predantoj.
Roko-klifmelo[1] | |
---|---|
regno | Animalia |
filumo | Chordata |
klaso | Mammalia |
ordo | Prokaviuloj Hyracoidea |
familio | Prokaviedoj |
genro | Procavia |
specio | P. capensis |
binomo | Procavia capensis |
klasifikfonto | (Pallas, 1766) |
La rokhirakoj havas nekompletan termoreguladon, kaj estas plej aktivaj en la mateno kaj vespero, kvankam ilia aktiveca modelo varias sufiĉe laŭ sezono kaj klimato.
En la plej granda parto de sia teritorio, la Rokhirako ne estas endanĝerigita, kaj en kelkaj lokoj estas konsiderita negrava plago. En Etiopio, Israelo kaj Jordanio, ili pruviĝis esti rezervujo de la parazito de la lejŝmaniozo.