Romia metalurgio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Metaloj kaj metalurgio estis konataj de la popolo de la teritorio kie nun estas la moderna Italio ekde la Bronzepoko. Ĉirkaŭ la 86 a.K., Romo jam estis etendinta sian kontrolon al la enorma regiono de la Mediteraneo. Tio inkludis naŭ provincojn radie el Italio al ties insuloj, Hispania, Macedonia, Africa, Asia Minor, Syria kaj Grekio, kaj je la fino de la regado de la imperiestro Konstantino, la Romia Imperio estis kreskinta ĝis enhavi partojn de Britio, Egipto, de la tuto el la moderna Germanio okcidente de la rivero Rejno, Dakio, Noricum, Judujo, Armenio, Ilirio kaj Trakio [1]. Same kiel kreskis la imperio, tiele faris neceso por metaloj.
Centra Italio mem ne estis riĉa en metalaj ercoj, konduke al necesa reto de komerco por plenumi la peton de metalo por la Respubliko. La unuaj italianoj havis aliron al metaloj en la nordaj regionoj de la duoninsulo en Toskanio kaj en Gallia Cisalpina, same kiel ĉe la insuloj Elbo kaj Sardio. Kun la konkero de Etrurio en 275 a.K. kaj la sekvaj akiroj pro la Punikaj Militoj, Romo havis la kapablon etendi minadon al Gallia Narbonensis kaj Iberio, ambaŭ areoj riĉaj en mineraloj. Je la epoko de la Romia Imperio, Romo espluatis mineralajn rimedojn el Mauretania Tingitana el nordokcidenta Afriko al Egipto, Arabio al Norda Armenio, Galatia al Germania, kaj Britannia al Iberio, enhavante ĉion el la marbordo de Mediteraneo. Britanio, Iberio, Dakio, kaj Noricum estis de speciala signifo, ĉar ili estis tre riĉaj en kuŝejoj kaj iĝis ĉefaj lokoj por espluatado de rimedoj.[2]
Estas pruvaro ke post la mezaj jaroj de la Imperio estis subita kaj dekliva malpliigo en la minerala elfosado. Tio estis spegulita en aliaj komercoj kaj industrioj.
Unu el plej gravaj romiaj fontoj de informaro estas la Naturalis Historia de Plinio la Maljuna kiu mortiĝis dum la erupcio de la monto Vezuvio en la jaro 79 p.K. Kelkaj libroj (XXXIII-XXXVII) de lia enciklopedio kovras metalojn kaj metalercojn, ties ekziston, gravon kaj disvolvigon.