Rondodanco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rondodanco (germana titolo Reigen) estas teatraĵo de Arthur Schnitzler. La unua prezentado okazis la 23-an de decembro 1920 en Berlino kaj estis unu el la plej grandaj teatroskandaloj de la 20-a jarcento.
Rapidaj faktoj Rondodanco, literatura verko ...
Rondodanco | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Arthur Schnitzler |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1903 |
Ĝenro | tragedio |
Loko de rakonto | Vieno |
Fermi
La teatraĵo priskribas en dek erotikaj dialogoj la sekskuniĝon (kiu ne estas montrita en la teatraĵo) kaj ĝian ĉirkaŭon de potenco, delogo, sopiro, seniluziiĝo kaj deziro je amo. Ĝi desegnas bildon pri la moralo en la socio de la Fin de siècle kaj trapasas ĉiujn sociajn ŝtupojn de la proletaro ĝis la aristokratio.
Pro ĝiaj seksa temo, la teatraĵo ekigis unu el la plej longajn skandalojn en la germana literaturo[1]. Preter la demando de "bonaj moroj" kaj de cenzuro, ĝi estis uzata kiel batalilo en la antisemitismo.