Rudaki
persa poeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Abdullah Jafar Ibne Mohammed Rudaki (taĝika: Абӯабдуллоҳ Ҷафар Ибни Муҳаммад Рӯдакӣ, persa: ابوعبدالله جعفربن محمدبن حکیمبن عبدالرحمنبن آدم رودکی) ankaŭ skribita Rudagi aŭ Rudhagi (859-941), estis fama muzikisto, kantisto kaj poeto, kiu estas ĝenerale rigardata kiel la patro de la persa kaj taĝika poezioj[1][2]. La prapatro de klasika taĝika poezio verkis siajn famajn verkojn en la daria lingvo uzante la araban alfabeton[3].
Rudaki | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 859 (0859-11-30) en Panjrūd, Samanida Imperio | |
Morto | 1-an de januaro 941 (0941-01-01) (81-jaraĝa) en Panjrūd, Samanida Imperio | |
Lingvoj | persa vd | |
Ŝtataneco | Samanida Imperio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Рудаки vd | |
Okupo | poeto • muzikisto • verkisto • kantisto • rapsodo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Rudaki ankoraŭ daŭre estas honorata en Irano, Afganio kaj Taĝikio kiel poeto. Liaj samtempuloj titolis lin 'la ustod (instruisto) de la poetoj de la mondo', tiom multe ili fieris pri li. Rudaki verkis pli ol cent mil strofojn, de kiuj nur parteto estis konservita. Unu el la plej famaj versoj de la poeto, diras "Ne ekzistas pli granda ĝojo en ĉi tiu mondo ol vidi la vizaĝojn de geamikoj"[4]. Li faris multajn tradukojn de la araba al la novpersa.
Rudaki estis la poeto de la samanida gvidanto Nasr la 2-a, ĝis li perdis ties favoron en 937. Li mortis en malriĉeco.
En Tehrano (Irano) ekzistas operejo-koncertejo Salono Vahdat (es) kaj en Dusanbe (Taĝikio) la Instituto de lingvo, literaturo, orienta kaj skribita heredaĵo portas lian nomon[5].