komunumo en la departemento Loire (Luaro) de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La urbo Sankta-Stefano, ankaŭ nomata San-Stefano[1], franceSaint-Étienne, estas la prefektejo de la franca departementoLoire kaj la kultura centro de la geografia regiono Forezo.
Ĝi situas en sudorienta Francio, 450 kilometroj sude de Parizo kaj 60 kilometroj okcidente de Liono. La regiono apartenas geografie al la orienta bordo de la regiono Massif Central. Proksime de la urbo oni trovas norde la ebenaĵonPlaine du Forez kaj sude la montaron massif du Pilat. La urbo situas averaĝe 516 m super la marnivelo. La riverego Luaro kiu donis la nomon de la departemento trovigas 10 kilometrojn for de la urba centro. La rivero kiu transpasas la urbon, le Furan, estas tute kovrita dum sia vojo en la urbo.
Rapidaj faktoj komunumo en Francio • urbego, Administrado ...