Satio
pasinteca sud-Azia funebra kutimo, laŭ kiu vidvino sin brulmortigu (aŭ alie sin mortigu) baldaŭ post la la morto de la edzo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Satio[2] (Sanskrito: सती / satī; Nāgarīo-Davenagri: सती, laŭvorte la sindona virino, sati, aŭ en anglalingva skribmaniero suttee[3]) estis tre antikva historia praktiko trovita ĉefe inter Hinduoj en nordaj kaj antaŭ-modernaj regionoj de Suda Azio, laŭ kiu vidvino memoferas sin side sur la funebra brulŝtiparo de sia mortinta edzo.[4][5][6][7]
La etendo laŭ kiu sati estis praktikita en la historio ne estas konata klare. Tamen, dum la frua moderna periodo de la Mogola Imperio, ĝi estis notinde asocia kun la elitaj hinduismaj klanoj de Rajputoj en okcidenta Barato, kio markis unu el la punktoj de diverĝo inter la Rajputa kulturo kaj la islama kulturo de la Mogola Imperio.[8] Komence de la 19-a jarcento, la Brita Orienthinda Kompanio, en la procezo etendi sian regadon al plejparto de Hindio, dekomence toleris la praktikon; William Carey, brita kristana evangeliisto, notis 438 okazojn ene de areo de 48 km de radiuso el la ĉefurbo Kolkato, en 1803, spite malpermeson ene de Kolkato.[9] Inter 1815 kaj 1818, la nombro de okazoj de sati en Bengalo duoblis el 378 ĝis 839. Opozicio al la praktiko de sati fare de britaj kristanaj evangeliistoj, kiel Carey, kaj de Hinduismaj reformistoj kiel Ram Mohan Roy, finfine kondukis la Britan Ĝeneralan Guberniestron de Hindio nome Lord William Bentinck aprobi la leĝon "Bengal Sati Regulation" de 1829 deklarantan la praktikon de bruligado aŭ enterigo de vivaj Hinduaj vidvinoj punebla per krimtribunaloj.[10][11][12] Tio estis sekvita de alia leĝaro en 1856, 1870 kaj 1891.
Izolaj kazoj de sati estis registritaj en Barato fine de la 20a jarcento, kio kondukis al la registaro de Barato al aprobo de leĝo pri "sati" en 1987, kio krimigis la helpon aŭ glorigon de sati.