Saul Bellow
nord-amerika verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Saul BELLOW [sol BEloŭ], naskita kiel Solomon Bellows la 10-an de junio 1915 en Lachine (Montrealo, Kebekio), mortinta la 5-an de aprilo 2005 en Brookline (Masaĉuseco), estis nord-amerika verkisto, kanaddevena judo. Li ricevis la literaturan Nobel-premion en 1976.
Saul Bellow | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Saul Bellow | |||||
Naskonomo | Solomon Bellows | ||||
Naskiĝo | 10-an de junio 1915 (1915-06-10) en Lachine, Kebekio, Kanado | ||||
Morto | 5-an de aprilo 2005 (2005-04-05) (89-jaraĝa) en Brookline, Masaĉusetso, Usono | ||||
Tombo | Morningside Cemetery vd | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Montrealo • Brookline vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Viskonsino ĉe Madison • Universitato de Ĉikago • Nordokcidenta Universitato • Roberto Clemente Community Academy • Camp B'nai Brith • Weinberg College of Arts and Sciences vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | nekonata valoro • nekonata valoro • nekonata valoro • Alexandra Bellow • nekonata valoro vd | ||||
Infanoj | Adam Bellow vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • universitata instruisto • eseisto • aŭtoro vd | ||||
Laborkampo | romano vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Adventures of Augie March ❦ Herzog ❦ Henderson the Rain King vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La gepatroj de Bellow estis migrintoj el Sankt-Peterburgo, kiuj en 1913 iris al Kanado. Naŭ jarojn Solomon vivis en la poliglota antaŭurbo Lachine, inter grekaj, italaj, polaj, rusaj kaj ukrainaj enmigrintoj. Post la morto de lia patro, en 1924, la familio iris al Ĉikago. Je la aĝo de kvar jaroj la knabo lernis legi, en la hebrea lingvo, por legi la Biblion. La sperto de legado profunde influis lin; amiko poste diris, ke li "ensorbis librojn kiel aliaj homoj enspiras aeron".
Bellow ekstudis filologion en la Universitato de Ĉikago, sed post du jaroj transiris al Nordokcidenta Universitato (Ilinojo) por diplomiĝi pri antropologio kaj sociologio. Oni sugestis ke la studo de tiuj fakoj forte influis lian literaturan stilon.
Bellow komence verkis recenzojn pri libroj, sed baldaŭ komencis verki proprajn novelojn, kiuj havigis al li la reputacion de unu el la pintaj novelistoj anglalingvaj de la 20-a jarcento. Kiel unua li trifoje gajnis la usonan literaturan premion "National Book Award", per jenaj verkoj:
- The Adventures of Augie March (1953)
- Herzog (1964)
- Mr. Sammler's Planet (1969)