Savaii-Insulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Savaii-Insulo aŭ Savai'i estas la plej granda kaj la plej alta insulo en Samoo kaj la plej granda termaso en Polinezio escepte de Havajo kaj Nov-Zelando. Insulo Savai'i ankaŭ estas referita fare de samoanoj kiel Salafai, klasika samoa esprimo uzita en parolarto kaj prozo. Insulo Savai'i estas hejmo al ĉirkaŭ 43 142 (jaro 2006) da homoj kiuj konstituas 24 % de la loĝantaro de Samoo [1]. La sola urbeto kaj pramŝipa finhaltejo estas Salelologa, la ĉefa enirejo por la insulo, situanta en la orienta fino de Savai’i. Asfaltita vojo servas kiel la ĉefan aŭtovojon, liginte plejmulton el la vilaĝoj, kun lokaj aŭtobusoj kiuj atingas plejmultojn setlejojn.
Savaii-Insulo | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | Pacifika Oceano | |
Insularo | Samoa Insularo | |
Geografia situo | 13° 35′ S, 172° 25′ U (mapo)-13.583333333333-172.416666666671858 f1 | |
| ||
Longo | 70 kmf2 | |
Larĝo | 40 kmf3 | |
Areo | 1 694 km² f4 | |
Plej alta loko | Silisili-Monto 1 858 mf5 | |
Ŝtato | Samoo | |
Loĝantaro | 43 135 (2010) 25 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Salelologa | |
Mapo de Insulo Savai'i | ||
Savaii-Insulo konsistas el ses itūmālō ( distriktoj ). Ĉiu el tiuj ĉi ampleksas vilaĝojn kun fortaj tradiciaj ligiloj de parenceco, historio, tero kaj matai ĉefajn titolojn. Ekzistas ankaŭ iu limigita ekoturismo-disvolviĝo kiu organiziĝas plejparte ene de la vilaĝoj. La Mau, la neviolenta movado de Samoa por politika sendependeco dum koloniismo en la komenco de la 1900-aj jaroj, havis siajn komencojn sur Savaii-Insulo kun la Mau Pule-movado [2].