Seleno (mitologio)
helena diino de Luno / From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Seleno (el la greka Σελήνη, «brileco»; dorie σελάνα, eolie σελάννα) estis arkaika luna diaĵo, filino de la titanoj Hiperiono kaj Tejo[1]. Ŝi ricevis la epitetojn Meno[2] («monato»), Eŭrifaso («malproksima brilado»), Kintio (ĉar laŭ onidiro ŝi naskiĝis sur tiu monto), Eglo («radianta»), Pazifao («plen-brila»), Ilitio («helpo») kaj Febo, kiel fratino de la suna dio Febo. Ŝia ekvivalento en la romia mitologio estas la diino Luno.
Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Seleno.
Rapidaj faktoj diino • greka dio • lundio, Informoj ...
Seleno | |
---|---|
diino • greka dio • lundio | |
Informoj | |
Originala nomo | Σελήνη |
Eble sama | Luna • Diana • astrologia Luno |
Sekso | ina |
Patro | Hiperiono |
Patrino | Teja |
Gefratoj | Eoso • Helios |
Kunulo | Endimiono • Helios • Zeŭso |
Infanoj | Ersa • Nemea leono • Nemea • Pandia • Narciso • Menae |
Fermi