Senegala papago
From Wikipedia, the free encyclopedia
Senegala papago (Poicephalus senegalus) estas papago el genro de longflugilaj papagoj, kiu reproduktiĝas en grandaj areoj de Uesta Afriko.[1][2] Ĝi migras tra la uestafrika regiono[1] laŭ trovebleco de fruktoj, semoj kaj floroj, kiuj formas bazon de ilia nutrado. En Afriko ili estas konsiderataj agrokulturaj damaĝaj birdoj ĉar ili ofte furaĝas en kampoj de maizo aŭ mileo.[2] Senegalaj papagoj estas popularaj en birdobredada kulturo kaj kiel dombirdoj.[3] Tial kelkaj fuĝintaj ekzempleroj survivas nature kaj miksiĝas foje eĉ en eŭropaj landoj kun pli multnombraj populacioj de aliaj invadantaj papagoj kiaj estas la kolumpapago aŭ kolumpsitako (Psittacula krameri) kaj la monaĥa psitako (Myiopsitta monachus).[4]
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Senegala papago | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Senegala papago en Maspalomas, insulo Grankanario | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi