Siberut
From Wikipedia, the free encyclopedia
Siberut estas la plej granda kaj plej norda el la Mentavajaj Insuloj, je 150 kilometroj okcidente de Sumatro, Indonezio, en la Hinda Oceano. Ĝi kovras areon de 3 838.25 km² inklude pli malgrandajn ĉebordajn insulojn, kaj havis populacion de 35 091 en la popolnombrado de 2010;[1] plej lasta oficiala ĉirkaŭkalkulo (meze de 2019) estis 42 207.[2] Kiel parto de Indonezio, la insulo estas la plej grava hejmo de la Mentavajoj.[3] La okcidenta duono de la insulo estis enmetita en la Nacia Parko Siberut en 1993. Multo de la insulo estas kovrita per pluvarbaro, sed ĝi suferas komercan lignoproduktadon.
Rapidaj faktoj insulo ...
Siberut | ||
---|---|---|
Topografia mapo de Mentavajaj Insuloj: Siberut estas la plej granda kaj plej norda. | ||
insulo | ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Insularo | Mentavajaj Insuloj | |
Geografia situo | 1° 20′ S, 98° 55′ O (mapo)-1.333333333333398.916666666667384 f1 | |
Areo | 3 828,5 km² f4 | |
Plej alta loko | Gunung Simatombotombo 384 mf5 | |
Loĝantaro | 30 000 7,8 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Muarasiberut | |
Fermi