Somaloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Somaloj[1][2] (en la somala: Soomaali) estas etno, kiu loĝas en la Korno de Afriko.[3] La plimulto el ili parolas la somalan lingvon, kiu apartenas al la kuŝidaj lingvoj kaj ilia majoritato estas islamanoj, la plej granda parto el ili estas sunaistoj.[4][5]
Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
Etnaj somaloj estas ĉirkaŭ 28-30 milionoj el kiuj ĉirkaŭ 15 milionoj loĝas en Somalio,[6] ĉirkaŭ 8.5 milionoj en Etiopio,[7] 2.4 milionoj en Kenjo[8] kaj 534,000 en Ĝibutio.[9] Ekzistas iom grandaj komunumoj de somalaj elmigrintoj kaj militfuĝintoj en multaj landoj de la mondo, ekzemple en Italio, Britio, Germanio, Kanado, Nederlando kaj Usono.