Spiŝa burgo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Spiŝa burgo estas burga ruino okupanta montopinton de travertina monto de Spiŝa burga monto, kreanta dominaĵon de vasta ĉirkaŭaĵo sur ĉefa vojdirekto kuniganta orientslovakajn regionojn Spiŝo kaj Ŝariŝo. Ĝi estas ne nur pruvo de evoluo de arkitekturo ekde la 12-a jarcento ĝis la 18-a jarcento en Slovakio, sed pro sia amplekso (ĝi superas 4 hektarojn, precize 41 426 m²) ĝi estas la plej granda burga komplekso en la lando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo.
Spiŝa burgo | |
slovake: Spišský hrad | |
burgoruino | |
Ruinoj de Spiŝa burgo | |
Oficiala nomo: Spišský hrad | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Spišská Nová Ves |
Municipo | Žehra |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Situo | Spiŝa burgo |
- alteco | 634 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 00′ 01″ N 20° 46′ 05″ O (mapo) |
Areo | 41 426 m² |
Stiloj | Romaniko, Gotiko, Renesanco |
Materialo | masonaĵo |
Estiĝo | 11-a - 12-a jarcento |
Por publiko | alirebla |
Vizito | 170 000 (2006) [1] |
Plej facila aliro | Spišské Podhradie Žehra |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Levoča, Spiŝa burgo kaj memorindaĵoj de ĉirkaŭaĵo |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1993 (#17) |
Numero | 620 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | iv |
Zorganto | Spiŝa muzeo |
Adreso | SNM-Spišské múzeum Nám. Majstra Pavla 40 054 01 Levoča |
Telefono | +421-53-4541336 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Spiš Castle | |
Retpaĝo: www.spisskyhrad.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Spite al tio, ke ĝi elstaras super urbo Spišské Podhradie, administre ĝi apartenas al teritorio de municipo Žehra (de ties loka parto Hodkovce) en distrikto Spišská Nová Ves en Regiono Košice.
La burgo estas nacia kultura memorindaĵo de Slovakio kaj ekde la jaro 1993 kiel parto de memorinda kolekto Levoča, Spiŝa burgo kaj memorindaĵoj de ĉirkaŭaĵo ĝi estas enskribita en la liston de Monda heredaĵo de Unesko.