Josif Stalin
Sovetia politikisto kaj partia gvidanto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Josif STALIN (ruse Иосиф Виссарионович Сталин, signifante "Homo de ŝtalo", esperantigita Jozefo Stalino; denaske Ioseb Besarionis dze ĜUGAŜVILI, ruse Иосиф Виссарионович Джугашвили, kartvele იოსებ ჯუღაშვილი; naskiĝis la 6-an de decembro[jul.]/ 18-an de decembro 1878[greg.], mortis la 5-an de marto 1953) estis soveta politikisto kaj partia gvidanto kaj ŝtatestro de kartvela deveno kaj la dua reganto de Sovet-Unio. Stalin estis elektita ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio en 1922, malgraŭ la rekomendoj de Lenin, kiu preferis Trockij'n super li.
Josif Visarionoviĉ Stalin იოსებ ბესრიონის სტალინი Иосиф Виссарионович Сталин | |||||
---|---|---|---|---|---|
Josif Stalin en 1942 | |||||
Persona informo | |||||
იოსებ ბესარიონის ძე ჯუღაშვილი Иосиф Виссарионович Джугашвили | |||||
Naskonomo | იოსებ ბესარიონის ძე ჯუღაშვილი | ||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1878 (1878-12-18) en Gori, Kartvelio, Rusa imperio | ||||
Morto | 5-an de marto 1953 (1953-03-05) (74-jaraĝa) en Moskvo, RSFSR, Sovetunio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj • hommortigo vd | ||||
Mortis per | cerba sangado • venenado vd | ||||
Tombo | Nekropolo en la muro de la Kremlo vd | ||||
Religio | nenia (ateisto) | ||||
Lingvoj | kartvela • rusa vd | ||||
Loĝloko | Narym • Turuĥansk • Solviĉegodsk • Novaya Uda, Irkutsk Oblast • Sankt-Peterburgo • Bakuo • Moskvo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Tbilisa Eklezia Seminario • Gori school vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Stalin family vd | ||||
Patro | Besarion Jughashvili vd | ||||
Patrino | Keke Geladze vd | ||||
Gefratoj | Joseph Davrichachvili • Mikhail Jughashvili • Giorgi Jughashvili vd | ||||
Edz(in)o | Nadeĵda Allilujeva kaj Jekaterina Svanidze | ||||
Amkunulo | Lidiya Pereprygina vd | ||||
Infanoj | Jakov Ĝugaŝvili, Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili), Svetlana Allilujeva | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Сталин • Staline • Koba vd | ||||
Okupo | politikisto • revoluciulo • publikigisto • ŝtatreprezentanto • lingvisto vd | ||||
Laborkampo | revoluciulo • politikisto • publikigisto vd | ||||
Aktiva en | Sankt-Peterburgo • Moskvo vd | ||||
Aktiva dum | 1895– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
1-a Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio | |||||
Dum | 3-a de aprilo 1922 – 5-a de marto 1953 | ||||
Antaŭulo | neniu (pozicio kreita en 1922) | ||||
Sekvanto | Nikita Ĥruŝĉov | ||||
Prezidanto de Konsilio de Ministroj de Sovetunio | |||||
Dum | 6-a de majo 1941 – 5-a de marto 1953 | ||||
Antaŭulo | Vjaĉeslav Molotov | ||||
Sekvanto | Georgij Malenkov | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la morto de Lenin en 1924 ĝis la fino de la 1920-aj jaroj, Stalino iom post iom plifortigis sian pozicion kiel sola reganto de Sovet-Unio, gvidante la Komunistan Partion kaj la sovetian ŝtaton ĝis sia morto.
Stalino estis unu el la plej grandaj amasmurdistoj en la historio: takso de la nombro de liaj viktimoj ŝvebis ĉirkaŭ 11 milionoj kaj foje eĉ nombris kiel 40 milionoj, kaj li estas konsiderata unu el la plej grandaj tiranoj de la dudeka jarcento. Stalin starigis diktatoran reĝimon de teruro bazita sur radikala kulto de personeco (interalie li estis propagande nomita Suno de la Popoloj) kaj karakterizita per sekvenco de murdoj de disidentoj kaj tiuj kiuj esti suspektitaj disidentoj ("purigoj"), malliberigo de milionoj da homoj en punlaborejoj (Gulagoj) kaj en politiko de deviga kolektivigo kiu rezultigis la mortojn de milionoj pro malsatego (la tielnomita "holodomoro"). Per tiuj metodoj li antaŭenigis procezon de industriiĝo en Sovet-Unio kaj turnis ĝin en komunistan superpotencon.
En 1939, Stalin subskribis ne-agresan pakton kun Nazia Germanio, Pakto Ribbentrop-Molotov, sub kiu Orienta Eŭropo estis dividita inter la du potencoj. Post la germana invado de Sovetunio en junio 1941, li gvidis Sovetunion decideme ĝis la fina venko super la nazioj. Malgraŭ lia respondeco por la enormaj malvenkoj suferitaj de la Ruĝa Armeo en la fruaj stadioj de la milito sur la orienta fronto, Stalino ludis ŝlosilan rolon en mobilizado de sovetiaj rimedoj por venki Nazian Germanion, kaj en milito kontraŭ ĝi. Sekvante la venkon en Dua Mondmilito, la internacia statuso de Sovet-Unio, sub lia gvidado, estis establita kiel unu el la du gvidaj superpotencoj en la mondo dum la Malvarma Milito.