Stay (kanto de The Kid Laroi kaj Justin Bieber)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Stay (ofte en majuskla skribo; esperante "Restu") estas kanto de la aŭstralia kantisto The Kid Laroi kaj de la kanada kantisto Justin Bieber. Ĝi estis publikigita pere de Grade A Productions kaj Columbia Records la 9-an de julio 2021 kiel la antaŭira unuopaĵo de la miksalbumo de Laroi F*ck Love 3: Over You. Produktis la kanton Cashmere Cat, Charlie Puth, Omer Fedi, kaj Blake Slatkin. La teksto estis verkita de la kantantoj kaj produktantoj kun FnZ (Finatik kaj Zac) kaj Haan. Ĝi estis la dua kunlaboraĵo de Laroi kaj Bieber post "Unstable", kanto de la sesa albumo de Bieber, Justice.
Stay | ||
---|---|---|
E-titolo | Restu | |
Artistoj | the Kid Laroi Justin Bieber | |
Albumo | F*ck Love 3: Over You | |
Tipo | unuopaĵo | |
Publikigo | 9-a de julio, 2021 | |
Ĝenro | Pop-muziko
sinteza popularmuziko pop-repo pop-rokmuziko nova ondo | |
Longo | 2:21 | |
Firmao | Grade A, Columbia | |
Tekstisto | Charlton Howard, Justin Bieber, Magnus Høiberg, Charlie Puth, Omer Fedi, Blake Slatkin, Michael Mule, Isaac De Boni, Subhaan Rahmaan | |
Produktisto | Cashmere Cat, Charlie Puth, Omer Fedi, Blake Slatkin | |
"Stay" atingis la unuan lokon de Billboard Global 200 kaj la furorlistoj de 23 landoj, interalie Aŭstralio, Barato, Germanujo, Kanado, Nederlando, Norvegujo, Novzelando, Sud-Koreujo, Svedujo, kaj Usono. Ĝi estis la unua unualoka kanto en Usono de Laroi kaj la oka de Bieber. Ĉe la Muzikpremioj de ARIA 2021, ĝi gajnis kiel plej bona pop-muzikaĵo kaj Laroi kaj Bieber gajnis kiel plej bona artisto.[1]