Subpremado (psikologio)
psika fenomeno / From Wikipedia, the free encyclopedia
En psikologio subpremado ankaŭ nomata repuŝado estas la klopodo redirekti proprajn dezirojn kaj tendencojn al plezuraj instinktoj ekskludante ilin el la konscio kaj tenante ilin aŭ kaŝante ilin en la nekonscio. Laŭ la teorio de psikoanalizo, subpremado ludas gravan rolon en multaj mensomalsanoj, kaj eĉ en la psiko de la averaĝa persono.[1]
Subpremado estas ŝlosila koncepto de psikoanalizo, kie ĝi estas komprenata kiel defendomekanismo kiu "sekurigas, ke tio kio estas neakceptebla por la konscia menso, kaj kio, se oni memorigas ĝin, vekas anksion, ne povu eniri en ĝi."[2]
Estis debato ĉu (aŭ kiom ofte) la subpremado de la memoro reale okazas[3] kaj ĉeftendenca psikologio asertas, ke la vera memorsubpremado okazas nur tre rare.[4] Usonaj psikologoj ekklopodis studi subpremadon en eksperimenta laboratorio ĉirkaŭ 1930. Tamen, psikoanalizistoj estis dekomence neinteresataj en klopodoj studi subpremadon en laboratoria medio, kaj poste eĉ malakceptis ilin. Plej psikoanalizistoj konkludis, ke tiaj klopodoj misreprezentis la psikoanalizan koncepton de subpremado.