Sudamerika fajfanaso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sudamerika fajfanaso (Mareca sibilatrix) estas unu el la tri specioj de fajfanasoj en la grupo de la plaŭdanasoj kaj en ties tipa genro Anas. Malkiel ĉe aliaj fajfanasoj, ĉe tiu ĉi specio ambaŭ seksoj estas similaj (kvankam la masklo estas ofte iome pli brila) kaj paroj estas monogamaj. Tiu birdo havas metalece verdan kapon, kaj grizan bekon kun nigra pinto. Ties brusto estas striece nigra kaj blanka kaj ties flankoj estas oranĝecbrunaj. Ĝi havas blankajn vangojn kaj frunton kaj ankaŭ havas blankon en flugiloj. Ties longo estas proksimume 50 cm.[1]
Sudamerika fajfanaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo (malantaŭe) kaj ino (antaŭe) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas sibilatrix (Poeppig, 1829) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La ino demetas 6 al 10 ovojn. Tiu anaso estas nekutima en la senco ke la masklo helpas en la idozorgado.
Tiu anaso troviĝas en suda Sudameriko, en nesalaj lagoj, marĉoj, lagunoj kaj malrapidaj fluriveroj. Ili reproduktiĝas en Falklandoj, Argentino, Urugvajo, kaj Ĉilio. Ĝi migras al sudorienta Brazilo por la vintro.[2] It is an omnivore.
La konservostatuso de tiu fajfanaso estas Malplej Zorgiga.[3]