Suresh Productions
From Wikipedia, the free encyclopedia
Suresh Productions (trad. Produktadoj Sureŝ), ankaŭ konata kiel Suresh Movies (trad. Filmoj Sureŝ), Vijaya Suresh Combines (trad. Industriaro Viĝaja Sureŝ), estas produktanto kaj disdonanto de barataj filmoj konata pro siaj laboroj en la telugua kino. Ĝin starigis en 1964 D. Ramanaidu. Ĝi estas unu el plej grandaj produktantoj de filmoj en Barato, kun pli ol 50 jaroj de sperto.[1][2] La produktada sidejo troviĝas ĉe la Studioj Ramanaidu, en Hajderabado.
Suresh Productions | ||
---|---|---|
Suresh Productions | ||
negoco vd | ||
Dum | 1964 - nekonata/nuntempe | |
Fondita | en 1964 (fondinto D. Ramanaidu) | |
Fondintoj | D. Ramanaidu vd | |
Sidejo | Hajderabado, Telangano, Barato | |
Lando | Barato | |
Estr(ar)o |
| |
Agokampo | Kino | |
filmo | ||
Posedata de | Daggubati Suresh Babu vd | |
TTT | www | |
Suresh Productions produktis pli ol 150 filmojn en 13 barataj lingvoj, plimulto de ili en la telugua.[3] La unua filmo produktita de la firmao estis Ramudu Bheemudu kun NTR en 1964.[4] Suresh Productions lanĉis la karierojn de reĝisoroj kiel B. Gopal, Jayanth C. Paranjee, Muppalaneni Shiva, Tirupathi Swamy kaj Uday Shankar kaj de kvar muzikaj direktoroj.[5]