Samĥja
From Wikipedia, the free encyclopedia
Samĥja, Sánkhja, Samkhya (sanskrite सांख्य, IAST: sāṃkhya) estas unu el la ses "āstika" skoloj de Hindua filozofio.[1][2][3] Ĝi rilatas ĉefe al la jogfilozofia skolo de Hinduismo, kaj estis influa al aliaj skoloj de hindia filozofio.[4] Samĥja estas numerigisma filozofio kies epistemologio akceptas tri el ses pramana (pruvoj) kiel nuraj fidindaj rimedoj akiri sciaron. Tiuj estas pratyakṣa (percepto), anumāṇa (inferenco) kaj śabda (āptavacana, mondo/atesto de fidindaj fontoj).[5][6][7] Foje priskribita kiel unu el la raciismaj skoloj de Hinda filozofio, la fido de tiu antikva skolo en racio estis ekskluziva sed forta.[8][9]
Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
Samĥja estas tre duisma, kaj estis historie teisma aŭ ne-teisma, pro kelkaj malfruaj ateismaj aŭtoroj, kiel la aŭtoro de la "Samkhya Sutra".[10][11][12][13] La filozofio de Samĥja riegardas la universon kiel konsistanta el du sendependaj realoj, puruŝa (konscio) kaj prakṛti (materio). Tiuj du realoj ekzistas paralele, sen tuŝi unu la alian.
Ĝiva (viva estaĵo) estas stato en kiu puruṣa estas ligita al prakṛti iel.[14] Tiu fuzio, asertas, laŭ la fakuloj de Samĥja, kondukas al la apero de buddhi ("intelekto") kaj ahamkara (egoo). La menso kaj la pensoj kiuj aperas en la menso estas ankaŭ konsiderata parto de prakṛti (materio). La universo estas priskribita de tiu skolo kiel kreita de purusa-prakṛti entoj fuziita kun variaj kombinoj de varie numerigitaj elementoj, sentoj, aktiveco kaj menso.[14] Dum la stato de malekvilibro, unu aŭ pliaj konstituantoj superas la aliajn, kreante formon de ligiteco, partikulare de la menso. La fino de tiu malekvilibro, ligiteco estas nomata liberigo, aŭ kaivalya, fare de la skolo Samĥja.[15]
La ekzisto de Dio aŭ suprema estaĵo ne estas konsiderata grava afero de la "Samĥja" filozofoj. Ties idearo malakceptas la finan kaŭzon de "Iŝvara" (Dio).[16] Kvankam la "Samĥja" skolo konsideras la Vedojn fidinda fonto de sciaro, ĝi estas ateisma filozofio laŭ Paul Deussen kaj aliaj fakuloj.[17][18] Ŝlosila diferenco inter la "Samĥja" kaj la "joga" skoloj, asertas fakuloj,[18][19] estas ke la "joga" skolo akceptas "personan, sed esence neaktivan, diecon" aŭ "personan dion".[20] Tamen, Radhanath Phukan, en la enkonduko al sia traduko de la Samkhya Karika of Isvarakrsna argumentis, ke la komentistoj kiuj vidas la nemanifestitan kiel ne-konscia faras ke la eraro rigardi "Samĥja" kiel ateisma, kvankam "Samĥja" estas egale al teismo same kiel la joga skolo.[21]