Takapoto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Takapoto estas atolo de la grupo Insuloj de reĝo Georgo kiu apartenas al la Tuamotuoj, kaj estas parto de Franca Polinezio. Ĝi estas elipsforma kaj estas proksimume 20 km longa kaj 6,7 km larĝa kaj havas, inkluzive la laguno, areon de 85 km² el kio iom pli ol 15 km² da tero. Fakatopatere estas la plej grava setlejo sur la insulo.
Rapidaj faktoj insulo • atolo ...
Takapoto | ||
---|---|---|
Satelita foto de la NASA | ||
insulo • atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 14° 37′ S, 145° 12′ U (mapo)-14.624166666667-145.20333333333 f1 | |
Longo | 20 kmf2 | |
Larĝo | 6,7dep1f3 | |
Areo | 15 km² f4 | |
Loĝantaro | 380 (2012) 25 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Fakatopatere | |
Fermi
Ŝipo, De Afrikaanse Galei (la afrika galero) de la ekspedicio al Sudlando sub gvidado de Jacob Roggeveen, pereis ĉi tie en majo 1722 kaj li nomis la insulon Schadelijke Eiland (malutila insulo). La kanonoj de tiu ŝipo ankoraŭ rustas sur la strando.[1]