Tapiŝo de Bayeux
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tapiŝo de Bayeux [baje] aŭ pli ĝuste la tapeto de Bayeux aŭ Bajoza tapeto, ankaŭ tapeto de la reĝino Matilda aŭ plej frue la tolaĵo pri la konkero estas brodaĵo kiu rakontas la konkeron de Anglujo fare de Vilhelmo la 1-a en la jaro 1066.
La fontoj de ĉi tiu artikolo ne sufiĉas. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Junio 2014) |
La tapiŝo estis verŝajne mendita de Odo de Bayeux, duonfrato de Vilhelmo la Konkerinto. Ĝi priskribas la eventojn pri la konkero de Anglujo en la jaro 1066, detalante la ŝlosilajn eventojn de tiu konkero, ĉefe la batalon de Hastings. Tamen preskaŭ duono de la scenoj prezentas eventojn antaŭ la invado.[1] Kvankam ĝi estas tre favora al Vilhelmo (ĝia celo certe estis pravigi liajn agadojn), la tapiŝo de Bayeux havas neestimeblan valoron dokumentan pri la kono de la 11-a jarcento en duklando Normandujo kaj Anglujo: ĝi sciigas al ni pri vestaĵoj, kasteloj, ŝipoj kaj tiamaj vivkondiĉoj.
La tapiŝo de Bayeux estas nun videbla en la urba muzeo de Bayeux en la provinco Normandujo de Francujo.[1] Detala brodaĵa kopio el la 19-a jarcento ekspoziciatas en la urba muzeo de Reading en Britujo. Ekde la jaro 2007 la tapiŝo konsideratas parto de la UNESKO-programo Memoro de la Mondo.[2]
Jen du larĝaj bilstriaj prezentoj de la sama objekto, sed ĉiu per diversaj lumaj kaj fotilaj efikoj: