The Corbomite Maneuver
From Wikipedia, the free encyclopedia
"The Corbomite Maneuver" [La korbomita manovro] estas la deka epizodo de la unua sezono de la usona scienca fikcia televidserio Star Trek. Verkita fare de Jerry Sohl kaj reĝisorita fare de Joseph Sargent, ĝi unue elsendiĝis la 10-an de novembro 1966.
The Corbomite Maneuver | |
---|---|
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio | |
Originala titolo | The Corbomite Maneuver |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 10 nov. 1966 |
Ĝenro | sciencfikcio |
Reĝisoro(j) | Joseph Sargent • Gene Roddenberry |
Scenaro | Jerry Sohl |
Filmita en | Paramount Stage 31 |
Loko de rakonto | universo de Star Trek |
Rolantoj | William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Bill Blackburn • Clint Howard |
IMDb | |
La rakonto priskribas kiel la USS Enterprise (NCC-1701) renkontas grandan kaj potencan fremdan kosmoŝipon kaj ĝian nekutiman piloton.
La epizodo prezentas junan Clint Howard, frato de aktoro-reĝisoro Ron Howard, kiu rolas la fremdulon ĉe la fino (kun voĉo de Walker Edmiston) [1]). Ĉi tiu estis la unua regula epizodo produktita post la du provepizodoj kaj la unua epizodo filmita en kiu DeForest Kelley rolis D-ron Leonard McCoy, Nichelle Nichols rolis Uhuran kaj Grace Lee Whitney rolis helpiston Rand (kvankam spektantoj vidis ilin por la unua fojo en "The Man Trap").