Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj (pole Cmentarz Powstańców Warszawy) – la plej granda en Pollando milita tombejo, malfermita la 25-an de novembro 1945 destine al enterigoj de elterigataj personoj el la amasaj "transitaj" tomboj de la stratoj kaj placoj de Varsovio, mortfalintaj ĉefe dum la ribelo de Varsovio. En 2012 registrita en la liston de historiaj monumentoj.
Cmentarz Powstańców Warszawy | |||
---|---|---|---|
Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj | |||
ŝtato | Pollando | ||
urbo | Varsovio | ||
koordinatoj | 52° 13′ 34″ N, 20° 56′ 3″ O (mapo)52.22611120.934167 | ||
| |||
Nekropolo, kiu komence ampleksis 4,5 ha, hodiaŭ okupas la areon de 1,5 ha kaj troviĝas ĉe la str. Wolska 174/176 en Varsovio, de okcidenta kaj norda flanko estas limigita per murego de Wolski-tombejo, de sudo de la str. Wolska, kaj de oriento de la str. Józefa Sowińskiego. Tie ripozas soldatoj de la Varsovia ribelo kaj ties civilaj viktimoj, ankaŭ etprocente soldatoj mortfalintaj en Varsovio en aliaj operacoj de la Dua Mondmilito.