Toro (mitologio)
ĝermana vira dio de fulmotondro, kverkoj, kaj forto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Toro estas la tondrodio de la nordĝermana mitologio. Lia rolo estas kompleksa ĉar laŭ la regiono lia influo estis tre diversa, tiaj kiaj la klimato, la rikoltoj, la protektado, la konsekrado, la justeco, la vojaĝoj kaj la bataloj.[1]
Ĉi tiu artikolo temas pri mita estaĵo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Toro. |
Toro | |
---|---|
Toro batalas kontraŭ gigantoj. (Mårten Eskil Winge, 1872) | |
nord-ĝermana diaĵo • dio de tondro | |
Verko | nord-ĝermana mitologio |
Informoj | |
Eble sama | Peruno • Zeŭso • Jupitero • Taranis |
Sekso | vira |
Posedaĵo | Mjolnir |
Okupo | drakmortiginto |
Familio | Azoj |
Patro | Odino |
Patrino | Jörð |
Gefratoj | Meili • Vidaro • Bragi • Baldr • Höðr • Hermodo • Váli |
Edzo/Edzino | Jarnsakso • Sif |
Infanoj | Þrúðr • Móði • Magni |
Malamikoj | Jörmungandr |
Li estis la plej kultata dio en la ĝermanaj triboj almenaŭ ekde la unuaj registroj skribitaj ĝis la lastaj ekzistoj de la ĝermana paganismo en la malfrua vikinga epoko. La plejmulto el la ĝermanaj mitoj mencias lin aŭ baziĝas sur liaj heroaĵoj kaj en la rakontoj de la Edda li plenumas la rolon de protektanto de Midgard, la mondo de la homoj.[2]
Lia armilo estas la forĵetebla militmartelo, nomata Mjolnir, el kiuj la nordianoj faris replikaĵojn en miniaturo kiel amuleto kiuj poste iĝis defiaj simboloj de la paganaj nordianoj dum la kristanigo de Skandinavio.[3]
En la ĝermanaj lingvoj, Toro donis sian nomon al la ĵaŭdo, same kiel Jupitero en la latinidaj lingvoj (angle Thursday, nederlande Donderdag, germane Donnerstag, svede torsdag ktp).