Trojko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Trojko (ruse тройка, "triopo") estas tradicia rusa ĉevalkonduka kombinaĵo, konsistanta el tri ĉevaloj flank-al-flanke, kutime tirantaj sledon. Ĝi malsamas de la plimulto de aliaj tri-ĉevalaj kombinaĵoj en tio ke la ĉevaloj estas jungitaj flank-al-flanke. La meza ĉevalo estas kutime jungita per ĉevalkolumo kaj arko; flankaj ĉevalo estas kutime jungitaj per brusta kolumo. La trojko estas tradicie kondukata tiel ke la meza ĉevalo trotas kaj la flankaj ĉevaloj galopas; la dekstra ĉevalo ekiras de la dekstra kruro kaj la maldekstra ĉevalo ekiras de la maldekstra kruro. Oni ofte asertas ke la trojko estas la sola irmaniero de ĉevaloj kun malsamaj jungilaroj en la mondo.[1][2]
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trojko (politiko de EU). |
La termino "trojko" estas foje uzata por rilati al iu ajn tri-ĉevala aro jungita flank-al-flanke, sendepende de jungilara stilo aŭ de kiu ĉevaltira veturilo estas uzata.
Je plena rapideco trojko povas atingi 45-50 kilometrojn hore, kio estis tre alta rapido surtere por veturiloj en la 17-a/19-a jarcentoj, asociante trojkon al tre rapida rajdo.
La trojko estis disvolvita en Rusio en la 17-a jarcento, unue uzata por rapida livero de poŝto kaj poste fariĝinta komuna en la malfrua 18-a jarcento. Ĝi estis uzata por veturi laŭ etapoj kie aroj de lacaj ĉevaloj povus esti interŝanĝitaj kontraŭ freŝaj bestoj por transporto de ŝarĝoj je longaj distancoj. Antaŭ tiu tempo, nur grupoj de tri aŭ pli da homoj povis uzi tri ĉevalojn, kaj unu persono aŭ du homoj havis la rajton veturi nur per unusola ĉevalo aŭ paro.
Dum la Rusa Imperio, la superaj klasoj uzis trojkon kondukitan de postiliono vestita en livreo. Ornamitaj trojkoj estis popularaj en gravaj religiaj festoj kaj geedziĝoj.
La trojko estas parto de ambaŭ urba kaj kampara kulturo. La ĉevaloj kutime kondukataj en trojko estis ĝenerale ordinaraj kaj iom malgrandaj; ekzemple la ĉevalo "Vjatska" ne estis pli granda ol 145 cm. Tamen, la riĉuloj preferis uzi la elegantan ĉevalon "Orlov".
La unuaj konkursoj de trojkoj okazis en la hipodromo de Moskvo en 1840. La trojko ankaŭ estis ekspoziciita en la Festivalo de Imperio en Londono en 1911.