Tu scendi dalle stelle
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tu scendi dalle stelle [tu ˈʃendi dalle ˈstelle], en Esperanto Vi subeniras de la steloj, estas la plej konata kristnaska kanto en Italio. Ĝin verkis ĉirkaŭ la jaro 1750 la teologo kaj posta episkopo Alfonso Maria de Liguori.
Kvankam ĝia originalo ampleksas sep strofojn,[1] oni plej ofte kantas nur la unuajn du aŭ tri strofojn.
Kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko 2023, Clarissa Sabatini publikigis ĉe YouTube esperantlingvan version de la kanto, subaze de traduko de Ulrich Matthias.